Aŭdu kaj atentu kaj aŭskultu; ĉar jeno praokazis kaj realiĝis kaj estiĝis kaj estis, ho mia Plej Kara, kiam la Hejmaj bestoj estis sovaĝaj. La Hundo estis sovaĝa, kaj la Ĉevalo estis sovaĝa, kaj la Bovino estis sovaĝa, kaj la Ŝafo estis sovaĝa, kaj la Porko estis sovaĝa – sovaĝa ĝissovaĝe – kaj ili iradis en la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo laŭ sia sovaĝa soleco. Sed la plej sovaĝa de ĉiuj bestoj estis la Kato. La kato iradis sole, kaj ĉiuj lokoj egalis al la kato.
Kompreneble, ankaŭ la Virhomo estis sovaĝa. Li estis terurmaniere sovaĝa. Li eĉ ne komencis esti malsovaĝa, ĝis li renkontis la Hominon, kaj ŝi diris al li, ke al ŝi ne plaĉas vivi laŭ liaj sovaĝaj manieroj. Ŝi elektis plaĉan sekan Kavernon anstataŭ la stako da malsekaj folioj por surkuŝi; kaj malantaŭe de la Kaverno ŝi bruligis plaĉan fajron de ligno; kaj tra la aperturo de la Kaverno ŝi vostmalsupren pendigis sekigitan haŭton de sovaĝa ĉevalo; kaj ŝi diris, “Viŝu viajn piedojn, karulo, antaŭ ol eniri, kaj nun ni tenos hejmon.”
Tiuvespere, mia Plej Kara, ili vespermanĝis sovaĝan ŝafon rostitan sur varmegaj ŝtonoj, gustigitan per sovaĝa ajlo kaj sovaĝa pipro; kaj sovaĝan anason ŝtopitan per sovaĝa rizo kaj sovaĝa trigonelo kaj sovaĝa koriandro; kaj medol-ostojn de sovaĝaj virbovoj; kaj sovaĝajn ĉerizojn kaj sovaĝajn granatpomojn. Poste la Virhomo iris dormi antaŭ la fajron feliĉegega; sed la Homino eksidis kaj ekkombis sian hararon. Ŝi ektenis ŝafan ŝultroston – larĝan ŝafŝultran tranĉil-oston – kaj ŝi rigardis la mirigajn signojn sur ĝi, kaj ŝi ĵetis iom plu da ligno sur la fajron, kaj ŝi eksorĉis. Ŝi faris la Unuan Kantan Sorĉon en la mondo.
Ekstere en la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo ĉiuj sovaĝaj bestoj kuniĝis kune tien de kie ili povis vidi la lumon de la fajro, mirante kion tio signifas.
Poste la Sovaĝa Ĉevalo stampfis per sia sovaĝa hufo kaj diris, “Ho miaj Amikoj kaj ho miaj Malamikoj, kial la Virhomo kaj la Homino faris tiun grandan lumon en tiu granda Kaverno, kaj kiun malbonon tio igos al ni?”
La Sovaĝa Hundo levis sian nazon kaj flaris la odoron de rostata ŝafaĵo, kaj diris, “Mi iros tien kaj vidos kaj rigardos, kaj diros; ĉar, laŭ mi, tio estas bona. Kato, kuniru kun mi.”
“Neniel!” diris la Kato. “Mi estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi. Mi ne kuniros.”
“Ni do neniam plu estos amikoj,” diris la Sovaĝa Hundo, kaj ektrotis al la Kaverno. Sed post ol li iom foriris, la Kato diris al si, “Ĉiuj lokoj egalas al mi. Kial ankaŭ mi ne iru kaj ne vidu kaj ne rigardu kaj ne foriru laŭ mia plaĉo.” Do la kato kaŝiris post la Sovaĝa Hundo molpaŝe, molpaŝege, kaj la kato kaŝis sin tien de kie la kato povis ĉion aŭdi.
Kiam la Sovaĝa Hundo ĝiskuris la aperturon de la Kaverno, li suprenlevis la sekigitan ĉevalhaŭton per sia nazo kaj ennazigis la bonegan odoron de la rostata ŝafaĵo, kaj la Homino, rigardante la tranĉil-oston, lin aŭdis, kaj ekridis, kaj diris, “Jen venas la unua. Sovaĝa Besto elde la Sovaĝa Ĝangalo, kion ci volas?”
La Sovaĝa Hundo diris, “Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko, kio estas tio odoranta tiel bone en la Sovaĝa Ĝangalo?”
Tiam la Homino prenis la rostitan ŝafoston kaj ĵetis ĝin al la Sovaĝa Hundo, dirante “Sovaĝa Besto de la Sovaĝa Ĝangalo, jen gustumu.” La Sovaĝa Hundo maĉis la oston, kaj ĝi estis pli bongusta ol io ajn kion li iam ajn gustumis, kaj li diris, “Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko, donu al mi plu.”
La Homino diris, “Sovaĝa Besto de la Sovaĝa Ĝangalo, helpadu dumtage al mia Viredzo ĉasi kaj gardadu dumnokte la Kavernon, kaj mi donos al vi tiom da rostitaj ostoj kiom vi bezonos.”
“Aha,” pensis la Kato, aŭskultante, “tio estas saĝa Homino, sed ŝi estas ne tiom saĝa kiom mi.”
La Sovaĝa Hundo enrampis en la Kavernon, metis sian kapon sur la sinon de la Homino, kaj diris, “Ho mia Amiko kaj Edzino de mia Amiko, mi helpados al via Viredzo ĉasi dumtage kaj mi gardados la Kavernon dumnokte.”
“Aha,” pensis la Kato, aŭskultante. “Tio estas tre malsaĝa Hundo.” Kaj la kato marŝis reen tra la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo, svingante sian sovaĝan voston, kaj irante laŭ sia sovaĝa soleco. Sed neniam dironte al iu.
Kiam la Virhomo vekiĝis, li diris, “Kion la Sovaĝa Hundo faras ĉi tie?” Kaj la Homino diris, “Li jam ne plu nomiĝas Sovaĝa Hundo, sed la Unua Amiko, ĉar li estos nia amiko porĉiam-ĉiam-ĉiame. Kunirigu lin kun vi al ĉasado.”
La sekvan vesperon la Homino falĉis grandajn plenbrakojn da humida hela herbo de inundaj herbejoj, kaj sekigadis ĝin antaŭ la fajro tiel, ke ĝi odoris kiel freŝtranĉita fojno, kaj ŝi eksidis ĉe la aperturo de la Kaverno kaj kunplektadis kolbridon de ĉevala haŭto, kaj rigardis la grandan akutan ŝafan oston – larĝan ŝafŝultran tranĉil-oston – kaj eksorĉis. Ŝi faris la Duan Kantan Sorĉon en la mondo.
Ekstere en la Sovaĝa Ĝangalo ĉiuj sovaĝaj bestoj miris, kio okazis al la Sovaĝa Hundo, kaj finfine la Sovaĝa Ĉevalo stampfis per sia sovaĝa hufo kaj diris, “Mi iros kaj vidos kaj diros kial la Sovaĝa Hundo ankoraŭ ne revenis. Kato, kuniru kun mi.”
“Neniel!” diris la Kato. “Mi estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi. Mi ne kuniros.” Tamen la kato same postiris la Sovaĝan Ĉevalon molpaŝe, molpaŝege, kaj la kato kaŝis sin tien de kie la kato povis ĉion aŭdi.
Kiam la Homino aŭdis la Sovaĝan Ĉevalon saltetadi kaj stumbletadi kun sia longa kolhararo, ŝi ekridis kaj diris, “Jen venas la dua. Sovaĝa Besto elde Sovaĝa Ĝangalo, kion ci volas?”
La Sovaĝa Ĉevalo demandis, “Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko, kie estas la Sovaĝa Hundo?”
La Homino ekridis, kaj prenis la tranĉil-oston rigardante ĝin, kaj diris, “Sovaĝa Besto de Sovaĝa Ĝangalo, ci ne venis ĉi tien pro la Sovaĝa Hundo, sed kaŭze de tiu ĉi bona herbo.”
Kaj la Sovaĝa Ĉevalo, saltetante kaj stumbletante kun sia longa kolhararo, diris, “Vi pravas; donu ĝin al mi por manĝi.”
La Homino diris, “Sovaĝa Besto de Sovaĝa Ĝangalo, klinu vian sovaĝan kapon kaj surhavu tion kion mi donos al vi, kaj vi ricevados la bonegan herbon trifoje tage.”
“Aha,” pensis la Kato, aŭskultante, “tio estas saĝa Homino, sed ŝi estas ne tiom saĝa kiom mi.”
La Sovaĝa Ĉevalo klinis sian kapon kaj la Homino ĉirkaŭmetis ĉirkaŭ ĝin la plektitan haŭtan kolbridon, kaj la Sovaĝa Ĉevalo elspiris sur ŝiajn piedojn kaj diris, “Ho mia Mastrino, kaj Edzino de mia Virmastro, mi estos via servanto kaŭze de la bonega herbo.”
“Aha,” pensis la Kato, aŭskultante, “tio estas tre malsaĝa Ĉevalo.” Kaj la kato marŝis reen tra la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo, svingante sian sovaĝan voston, kaj irante laŭ sia sovaĝa soleco. Sed neniam dironte al iu.
Kiam la Virhomo kaj la Hundo revenis de ĉasado, la Virhomo demandis, “Kion la Sovaĝa Ĉevalo faras ĉi tie?” Kaj la Homino respondis, “Li jam ne plu nomiĝas Sovaĝa Ĉevalo, sed la Unua Servanto, ĉar li portados nin de loko al loko porĉiam-ĉiam-ĉiame. Rajdu sur lia dorso al ĉasado.”
La sekvontan tagon, tenante sian sovaĝan kapon supere por ke ŝiaj sovaĝaj kornoj ne alkroĉiĝu en sovaĝaj arboj, la Sovaĝa Bovino venis ĝis la Kaverno, kaj la Kato postiris ŝin kaj kaŝis sin kiel antaŭe; kaj ĉio okazis samsame kiel antaŭe; kaj la Kato pensis la samajn aĵojn kiel antaŭe, kaj kiam la Sovaĝa Bovino promesis ĉiutage donadi sian lakton al la Homino interŝanĝe por la bonega herbo, la Kato revenis tra la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo svingante sian sovaĝan voston, kaj irante laŭ sia sovaĝa soleco. Sed neniam dironte al iu. Kaj kiam la Virhomo kaj la Ĉevalo kaj la Hundo revenis de ĉasado kaj demandis la samajn demandojn kiel antaŭe, la Homino respondis, “Ŝi jam ne plu nomiĝas Sovaĝa Bovino, sed Donanto de Bona Manĝaĵo. Ŝi donados al ni varman blankan lakton porĉiam-ĉiam-ĉiame, kaj mi prizorgados ŝin dum vi kaj la Unua Amiko kaj la Unua Servanto iros ĉase.”
La sekvan tagon la Kato atendis, ĉu iu aliu Sovaĝa Besto iros al la Kaverno, sed neniu moviĝis en la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo, do la Kato iris tien memsole; kaj la kato vidis la Hominon melki la Bovinon, kaj la kato vidis la lumon de la fajro en la Kaverno, kaj la kato flarsentis la odoron de la varma blanka lakto.
La kato demandis, “Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko, kien iris la Sovaĝa Bovino?”
La Homino ekridis kaj diris, “Sovaĝa Besto elde Sovaĝa Ĝangalo, revenu reen en la Ĝangalon, ĉar mi rekunplektis mian hararon, kaj mi formetis la sorĉan tranĉil-oston, kaj ni en nia Kaverno bezonas nek pluajn amikojn nek pluajn servantojn.”
La Kato kontraŭis, “Mi ne estas amiko, kaj mi ne estas servanto. Mi estas Kato kiu iradas sole, kaj mi deziras eniri vian Kavernon.”
La Homino diris, “Kial do vi ne venis la unuan nokton kun la Unua Amiko?”
La Kato ege koleriĝis kaj demandis, “Ĉu la Sovaĝa Hundo rakontaĉis pri mi?”
La Homino pri tio ekridis, “Vi estas Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al vi. Vi estas nek amiko nek servanto. Vi mem diris tion. Foriru kaj iradu sole en ĉiuj lokoj egale.”
Tiam la Kato ekŝajnigis bedaŭri, “Ĉu mi neniam rajtos veni en la Kavernon? Ĉu mi neniam rajtos sidi ĉe la varma fajro? Ĉu mi neniam rajtos trinki la varman blankan lakton? Vi estas tre saĝa kaj tre ĉarma. Vi devus ne esti kruela, eĉ al Kato ne.”
La Homino diris, “Mi sciis ke mi estas saĝa, sed mi ne sciis ke mi estas ĉarma. Mi do faros kontrakton kun vi. Se mi iun fojon ekparolos laŭde al vi, vi rajtos veni en la Kavernon.”
“Kaj se vi duan fojon ekparolos laŭde al mi?” demandis la Kato.
“Tio estos neniam,” respondis la Homino, “sed se mi la duan fojon ekparolos laŭde al vi, vi rajtos sidi ĉe la fajro en la Kaverno.”
“Kaj se vi la trian fojon ekparolos laŭde al mi?” demandis la Kato.
“Tio estos neniam,” respondis la Homino, “sed se mi la trian fojon ekparolos laŭde al vi, vi rajtos trinki la varman blankan lakton trifoje tage porĉiam-ĉiam-ĉiame.”
Tiam la Kato arkigis sian dorson kaj diris, “Do nun la Kurteno ĉe la aperturo de la Kaverno, kaj la Fajro malantaŭe de la Kaverno, kaj la Lakto-potoj starantaj apud la Fajro memoru kion diris mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko.” Kaj la kato foriris tra la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo svingante sian sovaĝan voston, kaj irante laŭ sia sovaĝa soleco.
Tiuvespere, kiam la Virhomo kaj la Ĉevalo kaj la Hundo revenis hejmen de ĉasado, la Homino ne diris al ili, kiel ŝi kontraktiĝis kun la Kato, ĉar ŝi timetis, ke al ili ne plaĉus tio.
La Kato foriris forforen, kaj longan tempon kaŝadis sin laŭ sia sovaĝa soleco en la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo, kaj dume la Homino tute forgesis pri la kato. Nur la Vesperto – la eta subenkapa vesperto – kiu pendadis ene de la Kaverno, sciis, kie la Kato kaŝas sin; kaj la Vesperto ĉiuvespere flugadis al la Kato por rakonti la novaĵojn okazantajn.
Iun vesperon la Vesperto diris, “En la Kaverno estas Bebo. Li estas nova kaj rozkolora kaj grasa kaj eta, kaj la Homino lin ege ŝatas.”
“Aha,” diris la Kato, aŭskultante, “sed kion la Bebo ŝatas?”
“Li ŝatas aĵojn molajn kaj tiklemajn,” respondis la Vesperto. “Li ŝatas teni enmane varmajn aĵojn endormiĝonte. Li ŝatas, ke oni ludu kun li. Ĉion ĉi li ŝatas.”
“Aha,” diris la Kato, aŭskultante, “Mia tempo do venis.”
La sekvan nokton la Kato iris tra la Kaosa Sovaĝa Ĝangalo kaj kaŝis sin tutproksime ĉe la Kaverno kaj restis tie ĝis la mateno, kiam la Virhomo kaj la Hundo kaj la Ĉevalo iris al ĉasado. Tiumatene la Homino estis tre okupata pri kuirado kaj la Bebo daŭre ploregadis. Do ŝi elportis lin ekster la Kavernon kaj donis al li manplenon da rulŝtonetoj por ludi. Tamen la Bebo ĉiam ploregis.
Tiam la Kato elmetis sian molpiedon kaj frapetis la Bebon sur la vangon, kaj li ekkveris; la Kato frotis liajn diketajn genuojn kaj tiklis lin per sia vosto sub ĝia diketa mentono. Kaj la Bebo ekridis kaj la Homino aŭdis ĝin kaj ridetis.
Tiam la Vesperto – la eta subenkapa vesperto – kiu pendis ĉe la aperturo de la Kaverno, diris, “Ho mia Gastigantino kaj Edzino de mia Virgastiganto kaj Patrino de mia Gastigantido, iu Sovaĝa Besto de Sovaĝa Ĝangalo ĵus belege ludas kun via Bebo.”
“Benita estu tiu Sovaĝa Besto, kiu ajn la kato estas,” diris la Homino rektigante sian dorson, “ĉar mi estas okupata ino ĉi-matene, kaj la kato bonhelpis al mi.”
Ĵus je tiu minuto kaj sekundo, mia Plej Kara, la sekigita ĉevalhaŭta Kurteno, kiu estis vostmalsupren pendanta tra la aperturo de la Kaverno, falis teren – ĥuŝ! – ĉar ĝi memoris sian kontrakton kun la Kato, kaj kiam la Homino venis por remeti ĝin – ho rigardegu! – la Kato komforteme estis sidanta ene de la Kaverno.
“Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko,” diris la Kato, “estas ja mi: ĉar vi ekparolis laŭde al mi; do mi nun rajtas sidi ene de la Kaverno porĉiam-ĉiam-ĉiame. Tamen mi ĉiam estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi.”
La Homino tre koleris kaj firme malfermis sian buŝon kaj prenis sian radŝpinilon por ekŝpini.
Sed la Bebo ploris, ĉar la Kato estis for, kaj la Homino, ne povante ĝin ĉitigi, penegis piedfrape kaj bluiĝinte en la vizaĝo.
“Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko kaj Patrino de mia Malamiko,” diris la Kato, “prenu pecon da ŝnuro kiun vi ŝpinas, kaj fiksu ĝin al la ŝpinturnilo, kiun trenu laŭ la planko, kaj mi montros al vi sorĉaĵon kiu vian Bebon ja ridigos tiom laŭte kiom laŭte li nun ploras.”
“Mi faros tiel, ĉar mi estas fine de mia elpensivo; sed mi ne dankos al vi por tio.”
Ŝi fiksis la fadenon al la malgranda argila ŝpinturnilo kaj trenis ĝin tra la planko, kaj la Kato kuris post ĝi kaj frapetis ĝin per siaj piedetoj, rulante ĝin preter siaj kalkanoj, kaj ĵetis ĝin reen post siajn ŝultrojn kaj ĉasis ĝin inter siaj malantaŭaj kruroj, kaj ŝajnigis ĝin perdi kaj ree ĝin ekskrapis, ĝis la Bebo ridis tiom laŭte, kiom li antaŭe ploris, kaj streĉadis sin al la Kato kaj gajaŭdiĝis dis la tuta Kaverno, ĝis li laciĝis kaj trankviliĝis por endormiĝi, ĉirkaŭbrakante la Katon.
“Nune,” diris la Kato, “mi kantos al la Bebo kanton kiu dormigos lin por horeto.” Kaj la kato ekmurmuris, laŭte kaj malalte, malalte kaj laŭte, ĝis la Bebo rapide endormiĝis. La Homino ridetis, ekrigardis ilin du kaj diris, “Mirige farite. Sendube vi estas tre lerta, ho Kato.”
Ĵus je tiu minuto kaj sekundo, mia Plej Kara, la fumo de la fajro malantaŭe de la Kaverno malsupreniĝis po-nube de la tegmento – puff! – ĉar ĝi memoris sian kontrakton kun la Kato, kaj kiam reklariĝis – ho rigardegu! – la Kato komforteme estis sidanta ĉe la fajro.
“Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko,” diris la Kato, “estas ja mi: ĉar vi la duan fojon ekparolis laŭde al mi; do mi nun rajtas sidi ene ĉe la varma fajro malantaŭe de la Kaverno porĉiam-ĉiam-ĉiame. Tamen mi ĉiam estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi.”
Tiam la Homino tre koleregis, kaj malkunplektis sian hararon, ĵetis iom plu da ligno sur la fajron, elprenis la larĝan ŝafŝultran tranĉil-oston kaj ekfaris sorĉon kiu estis protektonta ŝin plu ekparoli laŭde al la Kato. Ne estis Kanta Sorĉo, mia Plej Kara, estis Silenta Sorĉo; kaj dise dis la Kaverno etendiĝis tia silento, ke la eta museto kaŝeliris elde la angulo kaj ekkuris tra la planko.
“Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko,” diris la Kato, “ĉu tiu museto estas parto de via sorĉado?”
“Oĥ! Ĵu! Certe ne!” surpriziĝis la Homino, kaj ŝi fal-malektenis la tranĉil-oston kaj saltis sur la seĝeton antaŭ la fajro kaj kunigis rapide sian hararon pro timo ke la muso povus suprenkuri laŭ ĝi.
“Aha,” elspiris la Kato, rigardante, “ĉu do neniel malutilos al mi se mi manĝos ĝin?”
“Ne,” elbuŝigis la Homino, kuntenante sian hararon, “rapide ĝin manĝu, kaj mi ege dankemos al vi.”
La Kato faris unu salton kaj kaptis la museton, kaj la Homino diris, “Centoblan dankon. Eĉ ne la Unua Amiko sufiĉe rapidas por kapti musetojn kiel vi ĵus faris. Certe vi estas tre saĝa.”
Ĵus je tiu minuto kaj sekundo, mia Plej Kara, la Lakto-poto staranta ĉe la fajro disŝiriĝis en du pecojn – puk! – ĉar ĝi memoris sian kontrakton kun la Kato, kaj kiam la Homino resaltis planken de la seĝeto – ho rigardegu! – la Kato estis lekanta la varman blankan lakton el unu de la rompopecoj.
“Ho mia Malamiko kaj Edzino de mia Malamiko,” diris la Kato, “estas ja mi: ĉar vi la trian vorton ekparolis laŭde al mi; do mi nun rajtas trinki la varman blankan lakton trifoje tage porĉiam-ĉiam-ĉiame. Tamen mi ĉiam estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi.”
Tiam la homino ekridis kaj enverŝis por la Kato ujon da varma blanka lakto kaj diris, “Ho Kato, vi estas tiom saĝa kiom homo, sed memoru ke via kontrakto estis farita ne kun la Virhomo nek kun la Hundo, kaj mi ne scias kion ili faros, kiam ili revenos hejmen.”
“Kiel min koncernas tio?” diris la Kato. “Se mi havas la lokon en la Kaverno ĉe la fajro kaj la varman blankan lakton trifoje tage, min ne ĝenas kion la Virhomo kaj la Hundo faros.”
Tiuvespere, post ol la Virhomo kaj la Hundo revenis hejmen, la Homino rakontis al ili la okazintaĵon pri la kontrakto, dum la Kato sidis ĉe la fajro ridetante. Tiam la Virhomo diris, “Jes, sed kun mi ja ne faris vi kontrakton, nek kun ĉiuj ĝustaj Virhomoj venontaj post mi.” Li ektenis siajn du haŭtajn ŝuegojn kaj li ektenis sian ŝtonan hakileton (tio iĝas tri) kaj alportis lignopecon kaj porlignan hakilon (sume iĝas kvin) kaj vicigis ilin dirante, “Nian kontrakton ni nun faru. Se vi ne kaptados musojn kiam vi estos en la Kaverno porĉiam-ĉiam-ĉiame, mi ĵetados tiujn ĉi kvin aĵojn trafe al vi kiam ajn mi vidos vin, kaj same faros ĉiuj ĝustaj Virhomoj post mi.”
“Aha,” rimarkis la Homino, aŭskultante, “la kato estas tre saĝa kato, sed ne tiom saĝa kiom mia Viredzo.”
La kato trakalkulis la kvin aĵojn (aspektis ege malglate) kaj respondis, “Mi kaptados musojn kiam mi estos en la Kaverno porĉiam-ĉiam-ĉiame; tamen mi ĉiam estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi.”
“Ne vere egalas, se mi proksimas,” diris la Virhomo. “Se vi ne estus dirinta ĉi lastaĵon, mi formetintus tiujn ĉi aĵojn porĉiam-ĉiam-ĉiame; sed tiel ĉi mi ĵetados trafe al vi miajn du ŝuegojn kaj mian ŝtonan hakileton (tio iĝas tri), kiam ajn mi renkontos vin. Kaj tiel ja faros ĉiuj ĝustaj Virhomoj post mi!”
Tiam la hundo diris, “Atendetu. Ne kun mi kaj ĉiuj ĝustaj hundoj venontaj post mi faris la kato kontrakton.” Kaj li montris siajn dentojn kaj diris, “Se vi ne estados ĝentila al la Bebo dum vi estos en la Kaverno porĉiam-ĉiam-ĉiame, mi ĉasados vin ĝis mi kaptos vin, kaj kiam mi kaptos vin, mi mordos vin. Kaj tiel ja faros ĉiuj ĝustaj Hundoj post mi.”
“Aha,” rimarkis la Homino, aŭskultante, “la kato estas tre saĝa kato, sed ne tiom saĝa kiom la Hundo.”
La Kato kalkulis la dentojn de la Hundo (aspektis tre pint-akre), kaj diris, “Mi estos ĝentila al la Bebo kiam mi estos en la Kaverno, se nur li ne tro forte tiros mian voston, porĉiam-ĉiam-ĉiame; tamen mi ĉiam estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al mi.”
“Ne vere egalas, se mi proksimas,” diris la Hundo. “Se vi ne estus dirinta ĉi-lastaĵon, mi fermintus mian buŝon porĉiam-ĉiam-ĉiame; sed tiel ĉi mi ĉaskurigos vin sur arbon kiam ajn mi renkontos vin. Kaj tiel ja faros ĉiuj ĝustaj Hundoj post mi.”
Poste la Virhomo ĵetis trafe al la Kato siajn du ŝuegojn kaj la ŝtonan hakileton (iĝas tri), kaj la Kato elkuris ekster la Kavernon kaj la Hundo ĉaskurigis la katon super arbon; kaj detiame ĝisnune, mia Plej Kara, tri ĝustaj Virhomoj el kvin ĉiam ĵetadas siajn aĵojn trafe al Katoj kiam ajn ili renkontas ilin, kaj ĉiuj ĝustaj Hundoj ĉaskurigas ilin sur arbojn. Sed ankaŭ la Kato tenas sian flankon de la kontrakto. Ĉiam la kato mortigas musojn kaj estas ĝentila al Beboj kiam la kato estas endome, nur se ili ne tro forte tiras la katoan voston. Sed post tiuj ĉi aferoj, kaj intertempe, kaj kiam la luno leviĝas noktiĝe, la kato estas la Kato kiu iradas sole, kaj ĉiuj lokoj egalas al la kato. Tiam la kato eliradas en la Kaosan Sovaĝan Ĝangalon aŭ sur la Kaosajn Sovaĝajn Arbojn aŭ sur la Kaosajn Sovaĝajn Tegmentojn, svingante sian sovaĝan voston kaj promenante laŭ sia sovaĝa soleco.